F5KSP-AKTIVADO

Ekde la dimanĉo 31-a de julio ĝis la sabato 6-a de augusto 2011.

FF6ESP fariĝis F5KSP

QSL de GEPRAF

Ekde juni-komenco 2011, Stéphane, F8CFE iĝis la respondeculo de F5KSP. F5KSP ne havas propran stacion.

Kompreneble, dum nia semajno en Greziljono, ĉiuj radioamatoroj povos aktivi la stacion surloke. Aliaj geprafanoj partoprenantaj povas ankaŭ kunporti sian stacion, por diskonigi, eksperimenti, ktp.

Jen la diversaj komponantoj de F5KSP prunteprenitan (dank' al amikoj en Rennes).



  Aparatoj:
  --------

  /F8CFE IC-706 MkIIG
  /F8CFE AH-4 aŭtomata anteno-agordilo
  /F8CFE VHF radiotelefono
  /F8CFE kurentprovizo 13V 25A
  /F8CFE Komputila interfaco SignaLink USB
  /F8CFE Portebla komputilo (cifereca modulado per fldigi)
  /F5ILB kurentprovizo 13.8V 20A
  /F4KIO Sommerkamp FT-767DX
  /F8CFE eble G-5600B+rotoroj por satelitaj kontaktoj


  Antenoj:
  -------

  /F4SGU mult-dupolusa anteno (80m kaj 40m)
  /F4GAO vertikala kapt-anteno (20m..10m)
  /F8CFE 2m vertikala anteno
  /F8CFE 2m yagi-uda-anteno 4 elementoj? kaj X-satelitaj ?


  Samaksaj kabloj:
  ---------------

  /F8CFE 30m-longa RG-58
  /F8CFE 20m-longa RG-213 ?
  /F8CFE eble pli..


  Ceteraĵoj:
  ---------

  /F5RC  kontakto libro
  /F8CFE mult-mezurilo, lutilo, ktp.
  /F8CFE radioamatora mapo


  Bezonas:
  -------

  * morso-klavon por dupolusa morsilo(keyer). Ĉu vi morsemas?
  * ekspoziciaĵojn pri radioamatoro (jam kelkaj de F5RC)
  * ekzemplajn QSL-kartojn
  * prelegon por ne-radioamatoraj esperantistoj
  * forajn esperanto-parolantajn staciojn!!!

  Kion estas forgesita ?
  Ĉu vi deziras ion specifan en la stacio F5KSP ?
  73


[inform-fonto : GEPRAF-dissendolisto, 2011-07-04, F8CFE]
[Ret-paĝo aktualigita je 2011-07-05]

QSL de ILERA