GEPRAF

Grupo EsperantoParolanta de Radio-Amatoroj en Francio
GEPRAF

http://gepraf.ref-union.org/

 

ILERA



ILERA KONKURSO 2011


Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj

 

ESPERANTO-konkurso : 2011-11-19 kaj 2011-11-20

Iam dum la 3a kompleta semajnfino de novembro. Precize : la tria sabato kaj sekvanta dimanĉo.

NOVA ekde 2005 : Echolink-kontaktoj validas kiel plua bendo. EL-kontaktoj plifaciligas aranĝon de aliaj kontaktoj je mallongaj ondoj.

ILERA-sked-frekvencoj : 3.766 7.066 14.266 21.266 28.766 EL. Por morsado, spertuloj, bv. informi taŭgajn frekv.

Ĉiuj moduladspecoj permesitaj (CW,FM,SSB,PSK,EL,SSTV ktp. Ne SKYPE).

Hans, DJ4PG

[Fonto : dissendo-listo de ILERA.]

 


 

1) En ILERA konkurso sur 40m bendo, mi proponas, ke la frekvenco ŝanĝu de 7066 al 7166, ĉar jam en la 3a zono povas uzi 7000 ĝis 7200. Do 7166 kHz !

2) Nia klubstacio JA1YAR kutime funkcias en ĉiu la 1a kaj la 3a dimanĉo dum la 1a kaj 3a horo UT el la JEI/Japana Esperanta Instituto. Tiam sur 14.266 kaj 21.266 kaj sur Skype <ja1yar>, ankaŭ E/L <ja1yar>. Membro de EKAROJ deĵoras en la klubstacio. Ĝi havas 3elmentan 3bendan antenon sur la tegmento de 5a etaĝo.

de Jojo/ JA1FXZ (2011-10-16)

Multan dankon Jojo pro la informoj. Ĉar ne ĉiuj membroj kaj aliaj interesuloj legas en nia Yahoo-grupo mi proponas priatenti ambaŭ frekvencoj en 40m (Aŭskulti kaj voki).

En la pasintaj semajnoj la sunmakuloj kreskis kaj estos bonaj eblecoj por interkontinentaj kontaktoj. Malgraŭ tiun en 0100 ĝis 0300 UT estas en 20 kaj 15 m tre malofte kondiĉoj de Eŭropo al Japanio. Restu iom pli longe en la klubo.

Saluton kaj ĝis baldaŭ de Wolf, DL1CC (2011-10-28)

[Fonto : dissendo-listo de ILERA.]

 


 

eo-flago

 


Mi volas lerni Esperanton !
Dankon pro via vizito al tiu paĝo !
F5NGM, Gerard, f5ngm(che)free.fr
2011-10-30